Kvarteto de Anna Karenina. Elkoraj kantoj (1994)
Instrumentaj komponaĵoj

(P) SoLyd Records, 1994 SLR 0021
(C) B.G., 1994

Ĉio komenciĝis en la mezo de la 1970-j jj, kiam en malgranda posturala urbeto Verĥnezaĉatjevsk grupo da studentoj fondis Siberian Monarkian Union. Komplika miksaĵo de ideoj de Carlos Castaneda, drogoj de lokaj ŝamanoj kaj monarkiismo kune kun senduba talento de ilia idea gvidanto Zuj Mogila (Zuj la Tombo) faris ilin neformalaj gvidantoj de posturala junularo.

Sed profunda provincismo de la loka sekurservo kaj multjara inundo, ĉesiginta konekton kun Moskvo, senigis ilin je ĝustatempa postmorta famo.

Ili estis arestitaj nur en aprilo 1988 – sed ve, tiutempe monarkiaj ideoj ĉesigis esti krimo, kaj post du tagoj la tuta Siberia Monarkia Unio – Zuj Mogila kaj tri liaj amikoj – denove estis liberaj. Ne elteninte tian mokon, Zuj Mogila forlasis politikon, votis je silento kaj foriris en ermitejon, sugestinte al la amikoj daŭrigi la batalon per aliaj rimedoj. Tiel naskiĝis Kvarteto de Anna Karenina. Uzante sintezilon ARP Odyssey, tubjon kaj benzinan segilon, kiu estis virtuoze ludita de ilia prizona konato, profesia orkora murdisto kromnomata "Virto", la kvarteto interpretis partiturojn, kiujn ĵetis al ili tra la ermiteja fenestro Zuj Mogila mem (li skrapis tiujn sur betulŝelojn).

Elektro forestis en Verĥnezaĉatjevsk, tio estis kaŭzita de multjara inundo, kaj tio treege komplikis laboron de la kvarteto. Malmultaj homoj sukcesis aŭskulti ilian muzikon, kvankam firmao Ole Records (kiu ne respondecas pro tiu eldono) mirakle eldonis en Tasmanio pecojn de iliajn verkoj.

"Elkoraj kantoj" - la unua plenvalora registraĵo de la kvarteto, farita dum turnea vojaĝo en Mongolio. La Kvarteton de Anna Karenina helpis: Andrej Romanov, Oleg Sakmarov, Aleksej Zubarev, Aleksej Racen, Sergej Ŝĉurakov, Andrej Reŝetin, Sergej Berezovoj, Boris Grebenshikov, kaj sonreĝisoroj Dmitrij Lipaj, Oleg Gonĉarov, Aleksandr Martisov.

1. Spegulo de Bargeld
2. Mateno En Pina Arbaro
3. Kapitano Voronin Renkontas Gigantan Formikon
4. Strepetarĥ
5. Flutoj De La Domo De Anakreont
6. Nataŝa Rostova Plus
7. Vivo, Morto Kaj Aliaj Mirindaj Agoj De La Granda Anaĥoreto
8. Mia Infanaĝo En Acida Domo
9. La Granda Strepetarĥ Iras Por Ĉasado
10. Ĉevalo, Kia Estas Via Nomo?
11. Himno Por La Moskva Metroo
12. Blanka Betulo Denove Estas Sur Ĉevalo
13. Sunleviĝo Sur La Insulo De Pomoj
14. M

 

<< reen al la albumoj<<