|
|
|
Tradukitaj tekstoj de kantoj
|
  |
Naturaj albumoj
|
1981
|
Sinij albom (Blua
albumo)
La unua albumo de Akvarium kaj la unua profesie registrita albumo en la
historio de la rusa rok-muziko, kiu tiam estis tute neoficiala. En la
“Blua albumo” estas bone perceptebla la muzika maniero de Akvarium – kaj
per la sono, jen mola, jen saturita kaj impeta, kaj en emocia, treege
sincera plenummaniero, kaj en tekstoj. Kaj, plej grave, en spirito de
libero, kiu ŝvebas tra la tuta albumo. La albumo estas plejparte akustika,
sed en "La elektra hundo" kaj "Strangaj objektoj inter
lumo kaj sono" sonas elektra gitaro.
|
1981 |
Treugolnik (Triangulo)
“Albumo de pura kaj senrespondeca absurdo”. (B.G.) Efektive titolo de
la albumo estas simbolo mem, pentrita sur la kovrilo, sed ne la vorto
“triangulo”. La tekstojn aŭtoris B.G. kaj Anatolij Gunickij. Dum registrado
de ĉi albumo en Akvarium la unuan fojon aperis brilega muzikisto Sergej
Kurjoĥin. Tekstoj de la kantoj el “Triangulo” estas plej altkvalita absurdo.
Muziko estas konforma, kvankam ĝi estas bazita sur la tradiciaj harmonioj
(klavaro de Sergej Kurjoĥin plus multegaj, plej neimageblaj ideoj kaj
efektoj plus ŝpruceganta vivĝojo). Multaj homoj ekŝatis Akvarium-on ĝuste
pro ĉi tiu albumo.
|
1981 |
Elektriĉestvo (Elektro)
La unua flanko de la albumo estas koncerta registraĵo – kantado de Akvarium
en la kartvela urbo Gori (festivalo Tbilisi-80). Muzikklavaron ludas Martins
Braun – komponisto el Riga. Muziko klare inklinas al punkismo. La dua
flanko estas studia registraĵo (farita en studio de Andrej Tropillo) –
“tempo de pleja ekstremeco de niaj imagoj pri reggae & dub”. (B.G.)
|
1982 |
Akustika
(Akustiko)
En ĉi tiu albumo estas kolektitaj kantoj, luditaj dum hejmaj koncertoj
de la grupo inter 1978 kaj 1986 jj kaj registritaj en studio. Unu el la
plej ŝatataj albumoj de aŭskultantoj. Pura, provita sono, melodieco, beleco
kaj diverseco de la kantoj – ekde sincere strida liriko ĝis precizaj filozofiaj
difinoj kaj akraj karakterizoj de la epoko. Versoj el la kantoj rapide
aforismiĝis.
|
1982 |
Tabu (Tabuo)
Elektra albumo kun tre nervoza humoro kaj streĉita sono. Muzikklavaro
de Sergej Kurjoĥin, gitaro de Aleksandr Ljapin. Ĝi estas la sola albumo,
kie apud la titolo de la grupo surkovrile estas metita demandosigno. La
ĝenerala humoro estas parte ekvilibrita de la fina instrumenta komponaĵo
“Radamaerl”.
|
1983 |
Radio Africa (Radio
Afriko)
“Plensanga diverse pozitiva albumo”. (B.G.) Realigo de la kapablo de Akvarium
trovadi harmonion en diverseco. Enestas kantoj de plej malsamaj stiloj
(rok-n-roll, regeo, etnaj motivoj ktp) kaj humoroj, konsistigantaj vivantan
unuecan tuton. Komence kaj fine de la albumo aŭdiĝas kariljono, inter
la kantoj anstataŭ paŭzoj estas sonoj de radia etero.
|
1984 |
Iĥtiologija
(Iĥtiologio)
Ĝi estas registraĵo de hejmaj koncertoj de la grupo, kiu tiam ne rajtis
publike koncerti. “Tial instrumentaĵo estas pli-malpli asketeca”. Sed
tio tutplene kompenciĝas per energio de viva plenumo kaj energio de la
tekstoj, kiuj dum hejmaj koncertoj estas ĉefe atentataj.
|
1984 |
Den’ serebra (Tago
de Arĝento)
“Ĉi tiu registraĵo kaj ĉi tiu albumo, laŭ mia percepto, estis ideala Akvarium
de la mezo de la 1980-j jj”. (B.G.) Ĝi estas albumo kun multfaceta muziko,
fabela violono de Aleksandr Kussul. Riĉaj je asocioj tekstoj, lertega,
malvarmeta sono (kanto “Okulo” laŭ la sono iom kontrastas kun la ceteraj).
|
1985 |
Deti Dekabrja (Infanoj
de Decembro)
Unu el la plej fortaj albumoj de Akvarium en la 1980-j jj. En ĝi estas
kaj resonoj de poemoj de irlandaj bardoj, kaj "fentezi", kaj
modernaj vortludoj, kaj tipe Akvarium-a humuro kaj eklektiko. Sama estas
la muzika diapazono – ekde kelta magiaĵo “Kad Koddo” kaj “Vilaĝo”, ĝis
la ritmega “Ŝi povas sin movi” kaj variega sontorento “2-12-85-06”.
|
1986 |
Desjat’ strel (Dek
sagoj)
Koncertaj registraĵoj de 1985-1986. La albumo omaĝas la memoron pri la
bonega violonisto Aleksandr Kussul, en la albumo ofte sonas lia violono.
En “Dek sagoj”-n eniris ne nur ĝis tiam neeldonitaj kantoj, sed ankaŭ
koncertaj versioj de kantoj el la antaŭaj albumoj. La sola kanto, registrita
en studio, estas “La urbo” (teksto de A.Volĥonskij kaj A.Ĥvostenko, muziko
de F. de Milano). Ĝi fariĝis unu el la plej gravaj kantoj de Akvarium.
“En du strofoj oni diris ĉion, kion homo bezonas scii”. (B.G.)
|
1987 |
Ravnodenstvije
(Ekvinokso)
La albumo estis registrita en la ŝtata studio “Melodija”. Sekve de kelkaj
kaŭzoj konsisto de kantoj en la albumo estas iom alia, ol estis origine
pripensita. La albumo muzike estas komplika, sonas pluraj instrumentoj.
Atmosfero de la kanto “Ekvinokso” similas tiun de la libroj de Tolkien,
fine de “Partizanoj de la plena luno” eĉ sonas strofo en la elfa lingvo.
Tamen, la albumo finiĝas per publicisme akra kanto “Generacio de stratbalaistoj
kaj gardistoj”.
|
1991 |
Russkij albom
(Rusa albumo)
“Rusa albumo” ne estas Akvarium, sed BG-band (la samaj homoj, alia misio).
En “Rusa albumo” preskaŭ mankas tipa por Akvarium muzika kaj teksta eklektiko,
senteblas nur domina influo de la rusa popolmuziko. Ĉiu kanto estas eniro
en la rusan spacon, kun ĝiaj doloro kaj lumo. La kantoj estas laŭ sia
spirito profunde religiaj. La kantado estas tre emociplena, la muziko
estas akustike dense saturita. Oni uzas popolajn muzikilojn.
|
1993 |
Ljubimyje pesni Ramzesa
IV (Ŝatataj kantoj de Ramzes la IV-a)
“Ramzes la IV-a efektive havas rilaton al ĉi tiu muziko”. (B.G.) Ĉiu kanto
estas pordo al aparta, speciala mondo. La kantoj estas tre malsamaj, sed
klare senteblas la unueco. En la perfekte plenumata muziko kun psikodelia
kromgusto aŭdeblas orientaj motivoj. La albumo esence plilarĝigas limojn
de percepto.
|
1994 |
Kostroma mon amour
“La albumo rezultiĝis neelpensita kaj – tial – tre ŝatata”. (B.G.) Unu
el la plej helaj kaj elkoraj albumoj de Akvarium. La kantoj estas muzike
melodiaj, “tre” rusaj, multas la valsaj ritmoj. En la tekstoj observeblas
malofte harmonia konekso de ortodoksa kristanismo kaj budaismo. Estas
larĝa paletro de humoroj, ĝenerala tono de la albumo estas pura graca
ĝojo.
|
1995 |
Navigator (Naviganto)
La albumo estis registrita en London, en “Livingston Studio”. Unu el la
plej famaj kaj popularaj albumoj de Akvarium. La humoro plejparte estas
(s)ombra, la kantoj profunde konformas al la rusia realo de tiu tempo,
kiam la albumo aperis. La muziko estas varia, ekde pezaj kantoj ĝis softaj
melodiaj lirikaĵoj. En la interna flanko de la kovrilo oni skribis: “La
tuta bono, kiu troviĝas en la albumo, servu por ĉesigi militojn en Rusio
kaj ekster ĝi”.
|
1996 |
Sneĵnyj lev (Neĝa
leono)
La albumo ekas per la instrumenta komponaĵo “La arĝenta Rozo”. En la albumo
rimarkeblas plej malsamaj muzikaj direktoj kaj asocioj – ekde hinda muziko
("Incidento en Nastasjino") ĝis bluso ("Antikva-rusa sopiro"),
sed dominas mola, por Akvarium tre karaktera sono kun multaj ornamaĵoj
("Dubrovskij", "La Granda Fervoja Simfonio"). La humoroj
estas malsamaj, ekde morneta “Ĉasaviadilo” ĝis gaja “Incidento en Nastasjino”.
|
1997 |
Giperboreja (Hiperboreo)
“La plej proksima literatura analogo de ĉi tiu muziko estas libroj de
Michel Murkock, sed muzikajn analogojn mi ne konas”. (B.G.) Hiperboreo
estas sankta lando malantaŭ la Norda Vento (laŭ PIV Hiperboreoj estas
“popolo loĝanta en la ekstrema nordo” – rim. de la tradukisto). La kantoj
laŭ sia spirito kaj simboliko proksimas al “fentezi”-literaturo, sed samtempe
ili ne estas ekster la realeco de la konkreta tera tempo, tamen esprimantaj
ĝin neatendite akre. En la tekstoj, malsimplaj el la vidpunkto de kutima
percepto, senteblas ĉeesto de fortegaj profundaj sencoj. La muziko prezentas
sin kiel interagado de Kaoso kaj Harmonio.
|
1997 |
Lilit
Boris Grebenshikov registris ĉi tiun albumon en Woodstock kune kun la
legenda bando “The Band”. Lilit, laŭ kelkaj mitologiaj konceptoj, estis
la unua edzino de Adam. En astrologio Lilit estas fikcia planedo La Nigra
Luno. La albumo estas dediĉita al La Granda Patrino, en ĝi estas multaj
alparoloj al la virina radiko en ĝiaj malsamaj hipostazoj. La kantoj,
heligitaj de la Luno, estas tre energetike fortaj.
|
1999 |

La simbolo, fariĝinta la albuma titolo, havas ĉirkaŭ 20 signifojn, kaj
ĉiuj ili konvenas al la enhavo de " ".
La kantoj postlasas impreson de plena noveco kaj sincereco. La tekstoj
estas profunde filozofiaj, samtempe simlaj kaj komplikaj. La muziko estas
tre varia, de bluso ĝis regeo. En kelkaj kantoj senteblas japanaj motivoj.
|
2002 |
Sestra Ĥaos (Fratino
Kaoso)
En la albumo forestas preteratenteblaj kantoj. Muzika diapazono larĝas
– ekde regeo ("Rastamanoj el provinco") ĝis rapo (“500”), ekde
akreco de “Frato Nikotino” ĝis tenereco de “Kardiogramo” kaj ensorĉa beleco
de “La Norda Koloro”, kiun kunregistris famega muzikisto-dudukisto Jivan
Gasparyan.
|
2003 |
Pesni Rybaka (Kantoj
de Fiŝkaptisto)
Tre hela albumo, elvokanta senton de ĝojo. En la kantoj troviĝas multe
da ironio, humuro kaj multe da tenero. La muzikon ornamas fabela sono
de barataj muzikiloj kaj ĵazaj saksofonoj kaj piano. La humoro estas plene
malferma al la viva torento.
|
2005 |
Zoom Zoom Zoom
Kantoj, verkitaj sur la bordo de Mediteraneo kaj registritaj en Anglio kaj Rusio. En la muziko estas multe da suno: reggae, ritmoj, motivoj kaj voĉoj de Afriko. Estas kantoj de plena libereco, nova tempo, ekkalkulo de nulo. Tiun atmosferon ensorbis la muziko, en kiu estas facile kombinataj, ŝajne, nekombineblaj elementoj de diversaj kulturoj kaj direktoj.
|
2006 |
Bespechnyj Russkij Brodjaga (Senzorga Rusa Vagabondo)
Senzorga, emfazite eksperimenta, trae eklektika, neprognozebla albumo. Aquarium denove ne ligas sin al ĝenroj kaj stiloj. Ĉi tie estas kaj keltaj melodioj, kaj elektroniko, kaj surrealisma humuro. Estas neniu regulo kaj tradicio en traktado de la sono. Aŭdaco kaj plena libero.
“Senzorgemo kaj natureco estas kaŭzitaj de tio, ke ni ne devas zorgi pri io ajn. Ĉion regas Dio. Ni malpli kaj malpli maltrankvilas”. B.G.
|
2008 |
Loshad' belaja (La ĉevalo blanka)
La albumo estas varma, kvazaŭ fajro de ŝipa lanterno en nokto, kaj freŝa, kvazaŭ mara vento. Komence de la albumo la vento estas kontraŭdirekta, sed fine – jam samdirekta. Kaj la ŝipo navigas de la streĉa "Blovu" ĝis la milda "Neklarigeble", de kondiĉ-dependo al libero, de doloro al amo.
|
2009 |
Puŝkinskaja 10
Ĉi tiu albumo estas la kolekto de antaŭe ne eldonitaj kantoj diversjaraj. La aranĝoj estas tre diversaj, sed kun la elektronika akcento. La humoro estas diverskolora, kontempla kaj sonĝe nekaptebla.
|
|
Aquarium Incognito
|
1994 |
Kvarteto de Anna Karenina.
Elkoraj kantoj.
Albumo konsistas el instrumentaj komponaĵoj, kiuj estas rimarkeble malkutimaj,
tre variaj, profunde novismaj kaj sence saturitaj.
|
1997 |
Russian-Abyssinian
Orchestra “Bardo”
Rusa-Abisena orkestro estas “anonima duonmonaĥa konsisto, realiganta spiritan
muzikon de ne la plej konata tipo”. (B.G.) En 1989 ĉi registraĵo estis
lanĉita kiel son-trako (soundtrack) por la kinofilmo de S.Debiĵev “La
ora sonĝo”, tamen baldaŭ evidentiĝis, ke ĝi estas io pli granda, ol son-trako.
“La kantaj tekstoj havas sencon, tamen ili per homaj nocioj ne tradukeblas”.
(B.G.)
|
2000 |
Terrarium. “Pjatiugolnyj
greĥ” (Terrarium. "Kvinangula peko")
Terrarium estas pseŭdonimo de Akvarium. Temas pri albumo da kantoj, verkitaj
laŭ la absurdecaj tekstoj fare de Anatolij “George” Gunickij. La registradon
partoprenis ne nur muzikistoj de Akvarium, sed ankaŭ multaj aliaj konataj
rusiaj rok-muzikistoj – Maksim Leonidov, Vjaĉeslav Butusov, Sergej Ĉigrakov,
Aleksandr Vasiljev, Nastja Poleva k.a. La muziko portas spiriton de rompado
de ŝablonoj kaj stereotipoj. En la muzikaj aranĝoj estas multaj eksperimentoj.
|
|
Anglalingvaj Albumoj
|
1989 |
Radio Silence
Albumo, registrita en Usono kune kun okcidentaj muzikistoj (muzikistoj
Eurythmics, Ray Cooper, Michael Ceyman, Darril Way, Shivon Feykhi-Stewart,
Billy McCenzy k.a.). La albumon konsistigis kantoj de Boris Grebenshikov
en la angla kaj du ruslingvaj – “Junaj leonoj” kaj “Ĉinio”. La sono rimarkeble
diferenciĝas disde tiu tradicia de Akvarium kaj estas klinita al flanko
de usonaj sonaj standartoj. Pri registrado de ĉi albumo oni produktis
dokumentan kinofilmon “Longa vojo hejmen” (“Long way home”).
|
1990 |
Radio London
La albumo estas registrita en London. “Preskaŭ ĉio estas registrita en
la hejma studio de bas-gitaristo de “Eurhytmics” Chucho Merchana kiel
montroversio al follow-up por “Radio Silento”. (B.G.) Sono laŭ karaktero
similas al tiu de “Radio Silento”.
|
|
Antologioj
|
1991 |
Historio de Akvarium.
Arkivo. Volumo 3.
La albumon konsistigis kaj koncertaj registraĵoj kaj la studiaj – malnovaj
kaj novaj, speciale faritaj por ĉi tiu albumo. Tra la albumo ŝvebas fajna
poezieca spirito de la kelta muziko. La muzikaj aranĝoj estas originalaj
kaj zorge faritaj.
|
1993 |
Babela Biblioteko.
Historio de Akvarium. Arkivo. Volumo 4.
Kantoj de 1981-1996 jj, kiuj diverskiale ne estis pli frue registritaj.
Kantoj estas tute malsamaj, kaj sufiĉe sarkasmaj “Ĝangalo”, “Kaproj”,
“Anĝelo de la tutpopola postebrio”, kaj la filozofia “Stariĝu ĉe rivero”,
kaj la magia “Dek kvar”, kaj tre aktualiĝinta plenumo de kanto far Aleksandr
Vertinskij “Tio, kion mi devas diri” (“Mi ne scias, kiucele kaj kiu tion
bezonas...), kaj unu el la plej amataj kantoj de Akvarium – “Arĝento de
mia Dio”.
|
1994 |
Peski Peterburga
(Sablo de Peterburgo)
“Kantoj de la imagataj 1980-j jj”. Albumo kun tute aparta, nenion similanta
humoro kaj sono. Ĝin eniris kantoj, verkitaj inter 1975 kaj 1986 jj. Ĝi
estas tre interesa kaj sufiĉe sukcesa provo registri malnovajn kantojn,
kelkaj el kiuj apartenas ankoraŭ al la “prahistoria” epoko.
|
1998 |
Kunstkamera (Kuriozaĵejo)
Albumo, kiun konsistigis la pli frue neeldonitaj kantoj kaj instrumentaĵoj,
kaj du kreaĵoj el la albumo “Ŝatataj kantoj de Ramzes IV” – “Kiel ni revenu
hejmen” kaj “La reĝa mateno”, aranĝitaj novmaniere. Aŭskultado de “Kuriozaĵejo”
estas vojaĝo laŭ tre diversaj lokoj de la mondo de Akvarium, elokventa
ilustraĵo de tio, ke ĉi mondo estas ege varia.
|
2000 |
Territorija
(Teritorio)
Teritorio de Akvarium. Kantoj, sen kiuj ne eblas imagi Akvarium-on, konsistiganta
harmonian bildon, tre larĝan panoramon. Ĉi antologion plejparte konsistigis
kantoj de la antaŭaj albumoj. Kelkaj kantoj estis registritaj denove –
“Adelaida” el “Ekvinokso”, “Babelo” el “Elektro”, “Monta kristalo” el
“Kuriozaĵejo”. “Teritorion” ankaŭ eniris antaŭe neeldonitaj kantoj “Sub
la monto, samkiel Ĉkalov”, “Tiu, kiun mi amas” kaj “Nova kanto pri la
Patrio”.
|
|
Kromregistraĵoj de BG
|
1994 |
Kantoj de Aleksandr
Vertinskij
Rusan kantan kulturon ne eblas imagi sen Aleksandr Vertinskij – homo de
unikaj artista kapablo kaj intonacio. La kantoj de Vertinskij estas aparta
mondo, kies protagonisto estas fajna, eleganta kaj koketa. Sed Vertinskij
havis ankaŭ akrajn kaj ĝustajn kantojn pri la epoko. Boris Grebenshikov
kantas liajn kantojn propramaniere, sed tute ne rompante ties individuecon.
|
1996 |
Ĉubĉik (Tufeto)
“En ĉi tiu albumo estas kolektitaj registraĵoj de diversaj jaroj, unuigitaj
de la origine rusa emo al festenado kaj strebo kanti kantojn dum tiu”.
(B.G.) La albumo prezentas vere popolajn rusiajn kantojn – kantojn, popularajn
dum sovetia epoko, urbajn romancojn. La teksto de “Koro” dum la registrado
estis iom kre-relaborita. Krome la albumon eniris la apartenantaj al la
plumo de B.G. strofetoj (ĉastuŝkoj) “Novjorkaj suferoj” kaj la kanto “Mi
pereu senrevene”, kiu “ekde la infanaĝo akompanis Akvarium-on dum la labora
ripozo”.
|
1998 |
Pribeĵiŝĉe (Azilo)
Albumo de tibetaj mantroj, plenumataj de Boris Grebenshikov, Gabrielle
Roth kaj The Mirrors. La eldonita en Usono versio de la albumo titoliĝas
“Refuge”. La albumo estas bonege farita, en ĝi senteblas pureco kaj koncentriteco,
kiuj donas fortegan energetikan efikon, simila al efiko post religia ceremonio.
|
1999 |
Kantoj de Bulat Okudĵava
Bulat Okudĵava estas enorme talenta poeto kaj bardo, unu el la plej inteligentaj
homoj de Rusio. Li estas unu el instruistoj de Boris Grebenshikov, kiu
multsfere daŭrigas tradiciojn de Okudĵava. Ĉi tiun albumon eniris kantoj
de diversaj jaroj, tamen ili estas akceptataj kiel unueca, kaj, plej grave,
aktuala kreaĵo. La kantoj estas plenumataj absolute propramaniere, sed
ĉiam kun atenta rilato al la originalo kaj kun grandega zorgo pri la muzikaj
aranĝoj.
|
2002 |
Bardo
Plia laboraĵo de Boris Grebenshikov kun Gabrielle Roth and The Mirrors.
Kelkaj kreaĵoj, enirintaj ĉi albumon, estis plenumataj de “Rusa-abisena
Orkestro”. Ĝi estas magia muziko. La tekstoj ne estas tradukeblaj en lingvojn,
kutimajn por la homaro.
|